[ Pobierz całość w formacie PDF ]
Amèn Hoeï kaj la rifuzon de Dalai-lamao por ¸in elma-
nigi. Poste li pensis pri la malkvieto de Wuangji, kiam li
al li petis detalojn pri la morto de Pike kaj ankaû pri la
malklara epitafo.
Subite li ion ekkonjektis pri la interrilato: la anglo mi-
stere mortis en Tibeto kaj post lia morto Dalai-lamao
alproprigis al si la papiruson kaj la notlibreton . . . An-
kaû çi tiu hipotezo ankoraû multon lasis por diveni; ¸i
nek solvis la sekreton de la nokta voço en Potala, nek la
enigmon, kial la tibeta reganto tiel interesigis pri la ob-
jekto, kiu nomi¸as Radianta Lotuso .
Sed jam estis ekster ia dubo, ke Dalai-lamao ne laû
honesta vojo ekposedis la papiruson: alie li ne bezonus
agi tiel misterpiene. Al Camphuis restis, post la komuni-
koj de Amèn Hoeï, neniu motivo por ion al li kaÿi; por
ekposedi la duan papiruson li ja bezonos agi tute mal-
62
RADIANTA LOTUSO
eLIBRO
kaÿe. Li rakontis al la kolÿito, kiu al li donis la manu-
skripton kaj kiun komision oni al li donis.
Lia sincereco lin tuj liberigis de la suspekto, ke li mem
ÿtelis la papiruson kaj kiam li al sia komuniko ankoraû
aldonis, ke majoro Pike jam en 1904 pereis en Tibeto,
ÿajnis, ke Amèn Hoeï ne plu al si faras zorgojn pri la de-
veno de la manuskripto.
La morto de Pike videble impresis la kolÿiton kaj dum
kelkaj minutoj li mal¸oje silentis. Kiam li fine levis la
kapon li alrigardis Camphuis kun denova intereso.
Do çu vi venis tien çi por serçi Radiantan Lotuson ,
sinjoro?
Jes, se almenaû mi povos disponi pri la dua papiru-
so, respondis Camphuis. Çu vi ankoraû ¸in posedas,
sinjoro Hoeï?
Jes, mi çiam plejzorge ¸in konservis, esperante, ke
majoro Pike iam revenos. Sed doma¸e . . .
Li subite silentis kaj post kelkaj minutoj daûrigis:
La sekreto de Radianta Lotuso ofte min okupis, sin-
joro; çu vi iam al vi demandis, kiun objekton oni per tio
celis?
Jes kaj mi ankoraû emas opinii, ke ¸i devas esti tre
valora juvelo; la aldono en la papiruso, ke la brilo de Ra-
dianta Lotuso egalas tiun de la tago, lasas pri tio pre-
skaû neniun dubon.
63
RADIANTA LOTUSO
eLIBRO
Tion ankaû mi opinias, sinjoro, asertis la kolÿito.
Mia patro kaj majoro Pike same opiniis.
Li vigle kapjesis, nerve komencis fingroludi kaj subi-
te diris:
Se vi supozis, ke vi povos açeti la duan papiruson, mi
devas vin seniluziigi, sinjoro. Mono ne havas grandan
valoron por mi kaj se mi vendos mian propraîon, mi
perdos çiujn rajtojn kaj kunaûtoritaton pri la esploro.
Dum dudek kvin jaroj mi jam okupi¸as pri elfosoj kaj la
sekreto de Radianta Lotuso vekis mian intereson, pre-
cipe çar çi tiu papiruso denove min rememorigis pri ¸i.
Sed malgraû tio ni ja povos veni al justa interkonsento,
sinjoro. Permesu al mi partopreni en la esploro; tiam mi
estos preta cedi mian parton de la trovaîo je modera
prezo al vi aû al via komisiinto.
Camphuis surprizite rigardis la kolÿiton.
Via propono de mi forprenas la lastajn zorgojn, sin-
joro Hoeï; vian helpon, pli bone vian gvidon, mi eç tre
volonte akceptas, li certigis. Mi estas nefakulo rilate
elfosadon kaj viaj indikoj pruvi¸os por mi grandvaloraj.
Çu mi do povas kalkuli je via kunlaboro?
Certe, certe, konfirmis la kolÿito. Vi tamen ankoraû
ne tro multe imagu pri la rezulto de nia esploro. Ni po-
vos renkonti çiajn surprizojn; tion vi ne malatentu. Ni ne
povas fari ion pli bonan ol preni la duan papiruson kaj
tiam pristudi la tutan manuskripton. Nur post tio ni
64
RADIANTA LOTUSO
eLIBRO
povos fari projekton, kiu plejeble sukcesos. Sed antaû ol
ni daûrigos, diru sinjoro, çu vi volas tranokti tie çi kun
viaj akompanantoj?
Camphuis momenton hezitis; la ideo pri tranokto en
la Nekropolo tute ne allogis, sed same al li malplaçis jam
nun komenci la revoja¸on al Erment. Amèn Hoeï ÿajne
divenis liajn pensojn, çar li rapide rediris:
Vi ne bezonas tranokti en la plenaero, sinjoro. Çi
malantaûe trovi¸as roklo¸ejo, kiu estas tiel vasta, ke vi
facile povas en ¸i starigi viajn tendojn. Estas vere, ke ¸i
ne estas ÿlosebla, sed tie çi vi estas tute sendan¸eraj ri-
late surprizatakon de rabistoj aû de sova¸aj bestoj.
Se vi bonvolas doni la okazon por konsili¸i kun la
aliaj, mi al vi komunikos nian decidon, sinjoro Hoeï,
respondis la in¸eniero ekstarante.
Farante signon al la lamao, ke li lin sekvu, li forlasis la
domon kaj iris al la ÿejko. Post mallonga interkonsili¸o
ili decidis akcepti la proponon de la kolÿito tranokti en
la roklo¸ejo. Dum Hussein forkondukis la kamelojn,
Camphuis kaj la lamao reiris al la domo. Amèn Hoeï ilin
petis sekvi lin al lia laborejo, por kio pruvi¸is esti insta-
lita la apuda çambro.
Pendis peza incensodoro kaj la unua impreso, kiun
Camphuis ekhavis de çi tiu laborejo, estis angore kor-
prema. Ankaû çi tie staris kaj kuÿis çiuloke çerkoj, inter
kiuj estis tre simplaj kaj riçe prilaboritaj kaj en angulo
65
RADIANTA LOTUSO
eLIBRO
Camphuis rimarkis eç belege ornamitan kaj orumitan
sarkofagon.
Parton de unu el la vandoj okupis bretaro kun senzor-
ge miksîetitaj papirusoj kaj sur aparta breto staris gran-
da amaso da argilaj potoj kaj vazoj el plej pura alabas-
tro, kiuj servis al konservado de la koro de la mortintoj.
En angulo kuÿis amaso da fajroÿtonoj kaj staris kyphi-
poto, el kiu levi¸is aromaj incensostrioj. Çie laûlonge de
la vandoj pendis tolaj volvaîoj por sekigo, de kiuj anko-
raû gutis la kyphi kaj sur la planko kuÿis dismetitaj
strangformaj ÿtonoj kaj ar¸entaj objektoj, tiel ke oni ne-
nie povis fari paÿon ne ion piedpremante.
En la mezo staris longa tablo kaj kuvobano, ambaû el
porfiro. La lastaj malabundaj restoj de la taglumo volvis
çiujn objektojn en misteran duonlumon kaj kiam Camp-
huis, esplore çirkaûrigardinte, fine iris pluen en la labo-
rejo, li subite forte bedaûris, ke li akceptis la elkore pro-
ponitan gastigon en çi tiu mal¸ojiga medio.
Çar sur la tablo li ekvidis, malklarigata de la ombroj de
nokti¸o, duone senvestigitan mortinton kaj en la bano-
kuvo çe liaj piedoj flosis en brila, blankaça fluidaîo, ka-
davro de infano . . .
Camphuis timtreme fermis la okulojn, sed subpremita
krio pro ektimo igis lin denove ekrigardi. Li vidis lamaon
Wuangji kun mortpala viza¸o fiksrigardi al la tablo. La
tibetano evidente penis por ne sveni; subite li sin turnis
66
RADIANTA LOTUSO
eLIBRO
kaj grandpaÿe kaj kun abomenplena rigardo li forlasis la
laborejon kaj la domon. La in¸eniero dum momento
[ Pobierz całość w formacie PDF ]